blob: 1feeeb93fe37d8646a53950ec0c78158b479ef16 [file] [log] [blame]
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +00001==============================================================================
Bram Moolenaarb8ff1fb2012-02-04 21:59:01 +01002= B o n v e n o n al la I n s t r u i l o de V I M - Versio 1.7 =
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +00003==============================================================================
4
5 Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili
6 por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas
7 fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim
8 kun sufiĉa facileco.
9
Bram Moolenaar2547aa92020-07-26 17:00:44 +020010 La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 30 minutoj, kaj dependas
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +000011 de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti.
12
13 ATENTU:
14 La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron
15 por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio).
16
17 Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per
18 la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni
19 ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn!
20
21 Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla,
22 kaj premu la klavon j sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por
23 ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon.
24
25~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
26 Leciono 1.1: MOVI LA KURSORON
27
28
29 ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. **
30 ^
31 k Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven.
32 < h l > La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren.
33 j La klavo j aspektas kiel malsuprena sago.
34 v
35 1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta.
36
37 2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas.
38 Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono
39
40 3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2.
41
42RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al
43 la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon.
44
45RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl,
46 vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos.
47
48~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
49 Leciono 1.2: ELIRI EL VIM
50
51
52 !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!!
53
54 1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo).
55
56 2. Tajpu: :q! <Enenklavo>.
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +010057 Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +000058
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +010059 3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +000060 en ĉi tiu instruilo. Tio estus: vimtutor <Enenklavo>
61
62 4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn
63 1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon.
64
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +010065RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +000066 Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero.
67
68 5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3.
69
70~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
71 Leciono 1.3: REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO
72
73
74 ** Premu x por forviŝi la signon sub la kursoro. **
75
76 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
77
78 2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la
79 forviŝenda signo.
80
81 3. Premu la klavon x por forviŝi la nedeziratan signon.
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +010082
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +000083 4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta.
84
85
86---> La boovinno saaltiss ssur laa luuno.
87
88 5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4
89
90RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo.
91
92
93
94~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
95 Leciono 1.4: REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO
96
97
98 ** Premu i por enmeti tekston. **
99
100 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
101
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100102 2. Por igi la unuan linion sama kiel la dua, movu la kursoron sur la unuan
Bram Moolenaar2547aa92020-07-26 17:00:44 +0200103 signon antaŭ kie la teksto estas enmetenda.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000104
105 3. Premu i kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
106
107 4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala
108 reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon.
109
110---> Mank en ĉi linio.
Bram Moolenaarb8ff1fb2012-02-04 21:59:01 +0100111---> Mankas teksto en ĉi tiu linio.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000112
113 5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la
114 leciono 1.5.
115
116
117
118~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
119 Leciono 1.5: REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO
120
121
122 ** Premu A por postaldoni tekston. **
123
124 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
125 Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro.
126
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100127 2. Premu majusklan A kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000128
129 3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala
130 reĝimo.
131
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100132 4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000133 paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon.
134
135---> Mankas teksto el ti
136 Mankas teksto el tiu linio.
137---> Mankas ankaŭ teks
138 Mankas ankaŭ teksto ĉi tie.
139
140 5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la
141 leciono 1.6
142
143
144~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
145 Leciono 1.6: REDAKTI DOSIERON
146
147 ** Uzu :wq por konservi dosieron kaj eliri. **
148
149 !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!!
150
151 1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2: :q!
Bram Moolenaar80794b12010-06-13 05:20:42 +0200152 Aŭ, se vi havas atingon al alia terminalo, faru tion, kio sekvas tie.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000153
154 2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon: vim tutor <Enenklavo>
155 'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la
156 dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti. Uzu dosieron, kiu
157 ŝanĝeblas.
158
159 3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj.
160
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100161 4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per: :wq <Enenklavo>
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000162
Bram Moolenaare18dbe82016-07-02 21:42:23 +0200163 5. Se vi eliris el la instruilo vimtutor en paŝo 1, restartigu la instruilon
Bram Moolenaar80794b12010-06-13 05:20:42 +0200164 vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000165
166 6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin.
167
168
169~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
170 Leciono 1 RESUMO
171
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100172
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000173 1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl.
174 h (liven) j (suben) k (supren) l (dekstren)
175
176 2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu: vim DOSIERNOMO <Enenklavo>
177
178 3. Por eliri el Vim, tajpu: <ESK> :q! <Enenklavo> por rezigni la ŝanĝojn
179
180 4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu: x
181
182 5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu:
183 i tajpu enmetendan tekston <ESK>
184 enmetas tekston antaŭ la kursoro
185
186 A tajpu la postaldonendan tekston <ESK>
187 postaldonas post la kursoro
188
189RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la
190 nedeziratan aŭ parte plenumita komando.
191
192Nun daŭrigu al la leciono 2.
193
194
195~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
196 Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO
197
198
199 ** Tajpu dw por forviŝi vorton. **
200
201 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
202
Bram Moolenaar2547aa92020-07-26 17:00:44 +0200203 2. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000204
205 3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas.
206
207 4. Tajpu dw por forviŝi la vorton.
208
209 RIMARKO: La litero d aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi
210 tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas w . Se vi vidas
211 alian signon ol d vi tajpis ion mise; premu <ESK> kaj
212 rekomencu.
213
214---> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo.
215
216 5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la
217 leciono 2.2.
218
219
220~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
221 Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO
222
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100223
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000224 ** Tajpu d$ por forviŝi la finon de la linio. **
225
226 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
227
Bram Moolenaar2547aa92020-07-26 17:00:44 +0200228 2. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000229
230 3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ).
231
Bram Moolenaare18dbe82016-07-02 21:42:23 +0200232 4. Tajpu d$ por foriviŝi ĝis la fino de la linio.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000233
234---> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje.
235
236
237 5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas.
238
239
240
241~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
242 Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ
243
244
245 Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj
246 movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo d
247 estas kiel sekvas:
248
249 d movo
250
251 Kie:
252 d - estas la operatoro de movo
253 movo - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube)
254
255 Mallonga listo de movoj:
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100256 w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝia unua signo.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000257 e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo.
258 $ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo.
259
260 Do tajpo de 'de' forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto.
261
262RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos
263 la kursoron kiel specifite.
264
265
266~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
267 Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO
268
269 ** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. **
270
271 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->.
272
273 2. Tajpu 2w por movi la kursoron je du vortoj antaŭen.
274
275 3. Tajpu 3e por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen.
276
277 4. Tajpu 0 (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio.
278
279
280 5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj.
281
282---> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi.
283
284 6. Moviĝu al la leciono 2.5.
285
286
287~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
288 Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI
289
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100290
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000291 ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. **
292
293 En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita
294 ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi:
295 d nombro movo
296
297 1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->.
298
Bram Moolenaar2547aa92020-07-26 17:00:44 +0200299 2. Tajpu d2w por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000300
301 3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn
Bram Moolenaar2547aa92020-07-26 17:00:44 +0200302 MAJUSKLAJN vortojn per unu komando.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000303
304---> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita.
305
306
307~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
308 Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ
309
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100310
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000311 ** Tajpu dd por forviŝi tutan linion. **
312
313 Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke
314 estus pli facile simple tajpi du d-ojn por forviŝi linion.
315
316 1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo.
317 2. Tajpu dd por forviŝi la linion.
318 3. Nun moviĝu al la kvara linio.
319 4. Tajpu 2dd por forviŝi du liniojn.
320
321---> 1) Rozoj estas ruĝaj,
322---> 2) Ŝlimo estas amuza,
323---> 3) Violoj estas bluaj,
324---> 4) Mi havas aŭton,
325---> 5) Horloĝoj diras kioma horo estas,
326---> 6) Sukero estas dolĉa,
327---> 7) Kaj tiel vi estas.
328
329
330~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
331 Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO
332
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100333
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000334 ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. **
335
336 1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur
337 la unuan eraron.
338 2. Tajpu x por forviŝi la unuan nedeziratan signon.
339 3. Nun tajpu u por malfari la lastan plenumitan komandon.
340 4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato.
341 5. Nun tajpu majusklan U por igi la linion al ĝia antaŭa stato.
342 6. Nun tajpu u kelkfoje por malfari la U kaj antaŭajn komandojn.
343 7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje
344 por refari la komandojn (malfari la malfarojn).
345
346---> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro.
347
348 8. Tiuj estas tre utilaj komandoj. Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO.
349
350
351~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
352 Leciono 2 RESUMO
353
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100354
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000355 1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu: dw
356 2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu: d$
357 3. Por forviŝi tutan linion, tajpu: dd
358
359 4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron: 2w
360 5. La formato de ŝanĝa komando estas:
361 operatoro [nombro] movo
362
363 kie:
364 operatoro - estas tio, kio farendas, kiel d por forviŝi
365 [nombro] - estas opcia nombro por ripeti la movon
366 movo - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple w (vorto),
367 $ is fino de linio), ktp.
368
369 6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul: 0
370
371 7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu: u (minuskla u)
372 Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu: U (majuskla U)
373 Por refari la malfarojn, tajpu: CTRL-R
374
375
376~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
377 Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO
378
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100379
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000380 ** Tajpu p por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. **
381
Bram Moolenaar2547aa92020-07-26 17:00:44 +0200382 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000383
384 2. Tajpu dd por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim.
385
386 3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti.
387
388 4. Tajpu p por meti la linion sub la kursoron.
389
390 5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo.
391
392---> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni?
393---> b) Violoj estas bluaj,
394---> c) Inteligenteco lerneblas,
395---> a) Rozoj estas ruĝaj,
396
397
398~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
399 Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO
400
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100401
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000402 ** Tajpu rx por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per x . **
403
404
405 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
406
407 2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro.
408
409 3. Tajpu r kaj la signon, kiu devus esti tie.
410
411 4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan.
412
413---> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn!
414---> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn!
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100415
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000416 5. Nun moviĝu al la leciono 3.3.
417
Bram Moolenaar80794b12010-06-13 05:20:42 +0200418RIMARKO: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000419
420
421~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
422 Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO
423
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100424
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000425 ** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu ce . **
426
427 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
428
429 2. Metu la kursoron sur la d en lduzw
430
431 3. Tajpu ce kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ).
432
433 4. Premu <ESK> kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon.
434
435 5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan.
436
437---> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto.
438---> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro.
439
440
441~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
442 Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c
443
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100444
445 ** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo kiel forviŝo. **
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000446
447 1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas:
448
449 c [nombro] movo
450
451 2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple w (vorto) kaj $ (fino de linio).
452
453 3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->.
454
455 4. Movu la kursoron al la unua eraro.
456
457 5. Tajpu c$ kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>.
458
459---> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua.
460---> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando c$
461
462RIMARKO: Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas.
463
464
465~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
466 Leciono 3 RESUMO
467
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100468
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000469 1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu p. Tio metas la
470 forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi
471 iros en la linion sub la kursoro).
472
473 2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu r kaj tiam la signon
474 kion vi deziras havi tie.
475
476 3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie
477 la movo iras. Ekz. tajpu ce por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino
478 de la vorto, c$ por ŝanĝi ĝis la fino de la linio.
479
480 4. La formato de ŝanĝo estas:
481
482 c [nombro] movo
483
484Nun daŭrigu al la sekvanta leciono.
485
486
487~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
488 Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO
489
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100490
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000491 ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton.
492 Tajpu G por moviĝi al linio en la dosiero. **
493
494 RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!!
495
496 1. Premu la klavon Ctrl kaj premu g . Oni nomas tion CTRL-G.
497 Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la
498 pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3.
499
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100500 RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000501 angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas
502 ŝaltita (vidu :help 'ruler')
503
504 2. Premu G por moviĝi ĉe la subo de la dosiero.
505 Tajpu gg por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero.
506
507 3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G . Tio removos
508 vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G.
509
510 4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3.
511
512
513~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
514 Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO
515
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100516
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000517 ** Tajpu / kaj poste frazon por serĉi la frazon. **
518
519 1. En normala reĝimo, tajpu la / signon. Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro
520 aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la : komando.
521
522 2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>.
523 Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi.
524
525 3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu n .
526 Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu N .
527
528 4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu ? anstataŭ / .
529
530 5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu CTRL-O (Premu Ctrl kaj o
531 literon o). Ripetu por pli retroiri. CTRL-I iras antaŭen.
532
533---> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro.
534
535RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la
536 komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita.
537
538
539~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
540 Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ
541
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100542
543 ** Tajpu % por trovi kongruan ), ] aŭ } **
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000544
545 1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->.
546
547 2. Nun tajpu la % signon.
548
549 3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo.
550
551 4. Tajpu % por movi la kursoron al la alia kongrua krampo.
552
553 5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion,
554 kion % faras.
555
556---> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. ))
557
558
559~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
560 Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO
561
562
563 ** Tajpu :s/malnova/nova/g por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. **
564
565 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
566
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100567 2. Tajpu :s/laa/la <Enenklavo> . Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000568 unuan okazaĵon de "laa" en la linio.
569
570 3. Nun tajpu :s/laa/la/g . Aldono de g opcio signifas mallokan
571 anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la
572 linio.
573
574---> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo.
575
576 4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj,
577 tajpu :#,#s/malnova/nova/g kie #,# estas la numeroj de linioj de la
578 intervalo de la linioj kie la anstataŭigo
579 okazos.
580 Tajpu :%s/malnova/nova/g por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
581 dosiero.
582 Tajpu :s/malnova/nova/gc por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
583 dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi
584 aŭ ne.
585
586
587~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
588 Leciono 4 RESUMO
589
590 1. CTRL-G vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero.
591 G movas la kursoron al la fino de la dosiero.
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100592 numero G movas la kursoron al numero de tiu linio.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000593 gg movas la kursoron al la unua linio.
594
595 2. Tajpo de / kaj frazon serĉas la frazon antaŭen.
596 Tajpo de ? kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen.
597 Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ
598 N por serĉi en la mala direkto.
599 CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj.
600
601 3. Tajpo de % kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia
602 kongruo.
603
604 4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova
605 Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g
606 Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj :#,#s/malnova/nova/g
607 Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero :%s/malnova/nova/g
608 Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c' :%s/malnova/nova/gc
609
610
611~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
612 Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON
613
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100614
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000615 ** Tajpu :! sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. **
616
617 1. Tajpu la konatan komandon : por pozicii la kursoron ĉe la suba parto
618 de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio.
619
620 2. Nun tajpu la ! (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun
621 eksteran ŝelan komandon ajn.
622
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100623 3. Ekzemple, tajpu ls post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000624 enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito.
625 Aŭ uzu :!dir se ls ne funkcias.
626
627RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaŭ kun
628 argumentoj.
629
630RIMARKO: Ĉiuj : komandoj devas finiĝi per tajpo de <Enenklavo>
631 Ekde nun, ni ne plu mencios tion.
632
633
634~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
635 Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO
636
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100637
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000638 ** Por konservi la faritajn ŝanĝojn en la teksto, tajpu :w DOSIERNOMO. **
639
640 1. Tajpu !dir aŭ !ls por akiri liston de via dosierujo.
641 Vi jam scias, ke vi devas tajpi <Enenklavo> post tio.
642
Bram Moolenaarb8ff1fb2012-02-04 21:59:01 +0100643 2. Elektu dosieron, kiu ankoraŭ ne ekzistas, kiel ekzemple TESTO.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000644
645 3. Nun tajpu: :w TESTO (kie TESTO estas la elektita dosiernomo)
646
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100647 4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilon de Vim) kun la nomo TESTO.
Bram Moolenaar97cc2382012-10-03 21:46:54 +0200648 Por kontroli tion, tajpu :!dir aŭ :!ls denove por vidigi vian
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000649 dosierujon.
650
651RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi ĝin denove per vim TESTO,
652 la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi
653 konservis ĝin.
654
Bram Moolenaar2547aa92020-07-26 17:00:44 +0200655 5. Nun forviŝu la dosieron tajpante (VINDOZO): :!del TESTO
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000656 aŭ (UNIKSO): :!rm TESTO
657
658
659~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
660 Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON
661
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100662
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000663 ** Por konservi parton de la dosiero, tajpu v movo :w DOSIERNOMO **
664
665 1. Movu la kursoron al tiu linio.
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100666
667 2. Premu v kaj movu la kursoron al la kvina suba ero. Rimarku, ke la
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000668 teksto emfaziĝas.
669
670 3. Premu la : signon. Ĉe la fino de la ekrano :'<,'> aperos.
671
Bram Moolenaarb8ff1fb2012-02-04 21:59:01 +0100672 4. Tajpu w TESTO , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ankoraŭ ne ekzistas.
Bram Moolenaare18dbe82016-07-02 21:42:23 +0200673 Kontrolu, ke vi vidas :'<,'>w TESTO antaŭ ol premi <Enenklavo>.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000674
675 5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO. Uzu :dir
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100676 aŭ :!ls por vidigi ĝin. Ne forviŝu ĝin. Ni uzos ĝin en la sekvanta
677 leciono.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000678
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100679RIMARKO: Premo de v komencas Viduman apartigon. Vi povas movi la kursoron
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000680 por pligrandigi aŭ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi
681 operatoron por plenumi ion kun la teksto. Ekzemple, d forviŝas
682 la tekston.
683
684
685~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
686 Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN
687
688
689 ** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu :r DOSIERNOMON **
690
Bram Moolenaare18dbe82016-07-02 21:42:23 +0200691 1. Movu la kursoron tuj super ĉi tiu linio.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000692
693RIMARKO: Post plenumo de paŝo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3. Tiam
694 moviĝu SUBEN por vidi tiun lecionon denove.
695
696 2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon :r TESTO kie TESTO
697 estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis.
698 La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro.
699
700 3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriĝis, retromovu la kursoron kaj rimarku,
701 ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem
702 de la dosiero.
703
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100704RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple,
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000705 :r !ls legas la eliron de la komando ls kaj metas ĝin sub la
706 kursoron.
707
708
709~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
710 Leciono 5 RESUMO
711
712
713 1. :!komando plenumas eksteran komandon.
714
715 Iuj utilaj ekzemploj estas:
Bram Moolenaar2547aa92020-07-26 17:00:44 +0200716 (VINDOZO) (UNIKSO)
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000717 :!dir :!ls - listigas dosierujon
718 :!del DOSIERNOMO :!rm DOSIERNOMO - forviŝas la dosieron DOSIERNOMO
719
720 2. :w DOSIERNOMO konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la
721 nomo DOSIERNOMO.
722
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100723 3. v movo :w DOSIERNOMO konservas la Viduman apartigon de linioj en
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000724 dosiero DOSIERNOMO.
725
726 4. :r DOSIERNOMO akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas
727 ĝin sub la pozicion de la kursoro.
728
729 5. :r !dir legas la eligon de la komando dir kaj metas ĝin sub la
730 pozicion de la kursoro.
731
732
733~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
734 Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO
735
736
737 ** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reĝimon. **
738
739 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
740
741 2. Tajpu la minusklan literon o por malfermi linion SUB la kursoro kaj
742 eniri la Enmetan reĝimon.
743
Bram Moolenaare18dbe82016-07-02 21:42:23 +0200744 3. Nun tajpu tekston kaj premu <ESK> por eliri el la Enmeta reĝimo.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000745
746---> Post tajpo de o la kursoro moviĝas al la malfermata linio en
747 Enmeta reĝimo.
748
749 4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan O ,
750 anstataŭ minusklan o. Provu tion per la suba linio.
751
752---> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio.
753
754
755~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
756 Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO
757
758
759 ** Tajpu a por enmeti POST la kursoro. **
760
761 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->.
762
763 2. Premu e ĝis kiam la kursoro estas ĉe la fino de li.
764
765 3. Tajpu a (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro.
766
767 4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub ĝi. Premu <ESK> por
Bram Moolenaare18dbe82016-07-02 21:42:23 +0200768 eliri el la Enmeta reĝimo.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000769
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100770 5. Uzu e por moviĝi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000771 paŝojn 3 kaj 4.
772
773---> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio.
774---> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio.
775
776RIMARKO: Ĉiu a, i kaj A iras al la sama Enmeta reĝimo, la nura malsamo
777 estas tie, kie la signoj estas enmetitaj.
778
779
780~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
781 Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI
782
783
784 ** Tajpu majusklan R por anstataŭigi pli ol unu signo. **
785
786 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. Movu la
787 kursoron al la komenco de la unua xxx .
788
789 2. Nun premu R kaj tajpu la nombron sub ĝi en la dua linio, por ke ĝi
790 anstataŭigu la xxx .
791
Bram Moolenaare18dbe82016-07-02 21:42:23 +0200792 3. Premu <ESK> por foriri el la Anstataŭiga reĝimo. Rimarku, ke la cetera
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000793 parto de la linio restas neŝanĝata.
794
795 4. Ripetu la paŝojn por anstataŭigi la restantajn xxx.
796
797---> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx.
798---> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579.
799
800RIMARKO: Anstataŭiga reĝimo estas same kiel Enmeta reĝimo, sed ĉiu signo
801 tajpita forviŝas ekzistan signon.
802
803
804~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
805 Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON
806
807
808 ** Uzu la y operatoron por kopii tekston, kaj p por alglui ĝin **
809
810
Bram Moolenaar2547aa92020-07-26 17:00:44 +0200811 1. Iru al la suba linio markita per ---> kaj poziciu la kursoron post "a)".
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000812
Bram Moolenaare18dbe82016-07-02 21:42:23 +0200813 2. Komencu la Viduman reĝimon per v kaj movu la kursoron tuj antaŭ "unua".
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000814
815 3. Tajpu y por kopii la emfazitan tekston.
816
817 4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio: j$
818
819 5. Tajpu p por alglui la tekston. Tiam tajpu: a dua <ESK> .
820
821 6. Uzu Viduman reĝimon por apartigi " ero.", kopiu ĝin per y , moviĝu
822 ĉe la fino de la sekvanta linio per j$ kaj algluu la tekston tie
823 per p .
824
825---> a) tio estas la unua ero.
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100826 b)
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000827
828RIMARKO: vi povas ankaŭ uzi y kiel operatoro; yw kopias unu vorton.
829
830
831~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
832 Leciono 6.5 AGORDI OPCION
833
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100834
835 ** Agordu opcion por ke serĉo aŭ anstataŭigo ignoru usklecon **
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000836
837 1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori <Enenklavo>
838 Ripetu plurfoje premante n .
839
840 2. Ŝaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per: :set ic
841
842 3. Nun serĉu 'ignori' denove premante n
843 Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas.
844
845 4. Ŝaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch': :set hls is
846
847 5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas: /ignore <Enenklavo>
848
849 6. Por malŝalti ignoron de uskleco: :set noic
850
851RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu: :nohlsearch
852RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu \c
853 en la frazo: /ignore\c <Enenklavo>
854
855
856~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
857 Leciono 6 RESUMO
858
859 1. Tajpu o por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reĝimo.
860 1. Tajpu O por malfermi linion SUPER la kursoro.
861
862 2. Tajpu a por enmeti tekston POST la kursoro.
863 Tajpu A por enmeti tekston post la fino de la linio.
864
865 3. La e komando movas la kursoron al la fino de vorto.
866
867 4. la y operatoro kopias tekston, p algluas ĝin.
868
869 5. Tajpo de majuskla R eniras la Anstataŭigan reĝimon ĝis kiam
870 <ESK> estas premita.
871
872 6. Tajpo de ":set xxx" ŝaltas la opcion "xxx". Iuj opcioj estas:
873 'ic' 'ignorecase' ignori usklecon dum serĉo
874 'is' 'incsearch' montru partan kongruon dum serĉo
875 'hls' 'hlsearch' emfazas ĉiujn kongruajn frazojn
876 Vi povas uzi aŭ la longan, aŭ la mallongan nomon de opcio.
877
878 7. Antaŭaldonu "no" por malŝalti la opcion: :set noic
879
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100880
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000881~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
882 Leciono 7.1 AKIRI HELPON
883
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100884
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000885 ** Uzu la helpan sistemon **
886
887 Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciĝi, provu unu el la tiuj
888 tri:
889 - premu la klavon <HELPO> (se vi havas ĝin)
890 - premu la klavon <F1> (se vi havas ĝin)
891 - tajpu :help <Enenklavo>
892
893 Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias.
894 Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti de unu fenestro al la alia.
895 Tajpu :q <Enenklavo> por fermi la helpan fenestron.
896
897 Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando
898 ":help". Provu tiujn (ne forgesu premi <Enenklavo>):
899
900 :help w
901 :help c_CTRL-D
902 :help insert-index
903 :help user-manual
904
905
906~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
907 Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON
908
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000909
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100910 ** Ebligu kapablojn de Vim **
911
912 Vim havas multe pli da kapabloj ol Vi, sed la plej multaj estas defaŭlte
Bram Moolenaar80794b12010-06-13 05:20:42 +0200913 malŝaltitaj. Por ekuzi la kapablojn, vi devas krei dosieron "vimrc".
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000914
915 1. Ekredaktu la dosieron "vimrc". Tio dependas de via sistemo:
916 :e ~/.vimrc por Unikso
Bram Moolenaard2ea7cf2021-05-30 20:54:13 +0200917 :e ~/_vimrc por Vindozo
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000918
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100919 2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc"
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000920 :r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim
921
922 3. Konservu la dosieron per:
923 :w
924
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100925 La sekvantan fojon, kiam vi lanĉas Vim, ĝi uzos sintaksan emfazon.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000926 Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc".
927 Por pli da informoj, tajpu :help vimrc-intro
928
929
930~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
931 Leciono 7.3 KOMPLETIGO
932
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100933
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000934 ** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj <TAB> **
935
936 1. Certigu ke Vim estas en kongrua reĝimo: :set nocp
937
938 2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo: :!ls aŭ :!dir
939
940 3. Tajpu la komencon de komando: :e
941
942 4. Premu CTRL-D kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e".
943
Bram Moolenaard47d5222018-12-09 20:43:55 +0100944 5. Premu d<TAB> kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit".
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000945
946 6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo: :edit DOSI
947
Bram Moolenaar2547aa92020-07-26 17:00:44 +0200948 7. Premu d<TAB>. Vim kompletigos la nomon (se ĝi estas unika)
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000949
950RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj
951 <TAB>. Estas aparte utila por :help .
952
953~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
954 Leciono 7 RESUMO
955
956
957 1. Tajpu :help aŭ premu <F1> aŭ <Helpo> por malfermi helpan fenestron.
958
959 2. Tajpu :help kmd por trovi helpon pri kmd.
960
961 3. Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti al alia fenestro.
962
963 4. Tajpu :q to fermi la helpan fenestron.
964
965 5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn.
966
967 6. Kiam vi tajpas : komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn.
968 Premu <TAB> por uzi unu kompletigon.
969
970
971~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
972
973 Tio konkludas la instruilon de Vim. Ĝi celis doni mallongan superrigardon
Bram Moolenaar80794b12010-06-13 05:20:42 +0200974 de la redaktilo Vim, nur tion kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000975 la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn
976 komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual".
977
978 Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware,
979 el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante
980 ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio
981 (Colorado State University)
982
983 Retpoŝto: bware@mines.colorado.edu.
984
985 Modifita por Vim de Bram Moolenaar.
986
Bram Moolenaarb8ff1fb2012-02-04 21:59:01 +0100987 Esperantigita fare de Dominique Pellé, 2008-04-01
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000988 Retpoŝto: dominique.pelle@gmail.com
Bram Moolenaar2547aa92020-07-26 17:00:44 +0200989 Lasta ŝanĝo: 2020-07-19
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000990
991~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~