blob: 5adad3913e29361862a868ec07c154a7640bd4de [file] [log] [blame]
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +00001==============================================================================
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +01002= B o n v e n o n al la I n s t r u i l o de V I M - Versio 1.7.eo.2 =
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +00003==============================================================================
4
5 Vim estas tre potenca redaktilo, kiu havas multajn komandojn, tro da ili
6 por ĉion klarigi en instruilo kiel ĉi tiu. Ĉi tiu instruilo estas
7 fasonita por priskribi sufiĉajn komandojn, por ke vi kapablu uzi Vim
8 kun sufiĉa facileco.
9
10 La tempo bezonata por plenumi la kurson estas 25-30 minutoj, kaj dependas
11 de kiom da tempo estas uzata por eksperimenti.
12
13 ATENTU:
14 La komandoj en la lecionoj ŝanĝos la tekston. Kopiu tiun ĉi dosieron
15 por ekzerci vin (se vi lanĉis "vimtutor", tiam estas jam kopio).
16
17 Gravas memori, ke ĉi tiu instruilo estas organizata por instrui per
18 la uzo. Tio signifas, ke vi devas plenumi la komandojn por bone lerni
19 ilin. Se vi nur legas la tekston, vi forgesos la komandojn!
20
21 Nun, certigu, ke la majuskla baskulo NE estas en reĝimo majuskla,
22 kaj premu la klavon j sufiĉe da fojoj por movi la kursoron, kaj por
23 ke la leciono 1.1 plenigu la ekranon.
24
25~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
26 Leciono 1.1: MOVI LA KURSORON
27
28
29 ** Por movi la kursoron, premu la h,j,k,l klavojn kiel montrite. **
30 ^
31 k Konsilo: La klavo h estas la plej liva kaj movas liven.
32 < h l > La klavo l estas la plej dekstra kaj movas dekstren.
33 j La klavo j aspektas kiel malsuprena sago.
34 v
35 1. Movu la kursoron sur la ekrano ĝis kiam vi sentas vin komforta.
36
37 2. Premu la klavon (j) ĝis kiam ĝi ripetas.
38 Vi nun scias, kiel moviĝi al la sekvanta leciono
39
40 3. Uzante la malsuprenan klavon, moviĝu al la leciono 1.2.
41
42RIMARKO: Se vi dubas pri tio, kion vi premis, premu <ESK> por reiri al
43 la normala reĝimo. Tiam repremu la deziratan komandon.
44
45RIMARKO: La klavoj de la kursoro devus ankaŭ funkcii. Sed uzante hjkl,
46 vi kapablos moviĝi pli rapide post kiam vi kutimiĝos.
47
48~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
49 Leciono 1.2: ELIRI EL VIM
50
51
52 !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iujn subajn paŝojn ajn, legu la tutan lecionon!!
53
54 1. Premu la klavon <ESK> (por certigi, ke vi estas en normala reĝimo).
55
56 2. Tajpu: :q! <Enenklavo>.
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +010057 Tio eliras el la rekdaktilo, SEN konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +000058
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +010059 3. Kiam vi vidas la ŝelinviton, tajpu la komandon kiun vi uzis por eniri
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +000060 en ĉi tiu instruilo. Tio estus: vimtutor <Enenklavo>
61
62 4. Se vi memoris tiujn paŝojn kaj sentas vin memfida, plenumu la paŝojn
63 1 ĝis 3 por eliri kaj reeniri la redaktilon.
64
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +010065RIMARKO: :q! <Enenklavo> eliras sen konservi la ŝanĝojn, kiujn vi faris.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +000066 Post kelkaj lecionoj, vi lernos kiel konservi la ŝanĝojn al dosiero.
67
68 5. Movu la kursoron suben ĝis la leciono 1.3.
69
70~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
71 Leciono 1.3: REDAKTO DE TEKSTO - FORVIŜO
72
73
74 ** Premu x por forviŝi la signon sub la kursoro. **
75
76 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
77
78 2. Por korekti la erarojn, movu la kursoron ĝis kiam ĝi estas sur la
79 forviŝenda signo.
80
81 3. Premu la klavon x por forviŝi la nedeziratan signon.
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +010082
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +000083 4. Ripetu paŝojn 2 ĝis 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta.
84
85
86---> La boovinno saaltiss ssur laa luuno.
87
88 5. Post kiam la linio estas ĝusta, iru al la leciono 1.4
89
90RIMARKO: Trairante la instruilon, ne provu memori, lernu per la uzo.
91
92
93
94~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
95 Leciono 1.4: REDAKTO DE TEKSTO - ENMETO
96
97
98 ** Premu i por enmeti tekston. **
99
100 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
101
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100102 2. Por igi la unuan linion sama kiel la dua, movu la kursoron sur la unuan
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000103 signon post kie la teksto estas enmetenda.
104
105 3. Premu i kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
106
107 4. Premu <ESK> kiam la eraroj estas korektitaj por reiri al la normala
108 reĝimo. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por korekti la frazon.
109
110---> Mank en ĉi linio.
111---> Mankas tekston en ĉi tiu linio.
112
113 5. Kiam vi sentas vin komforta pri enmeto de teksto, moviĝu al la
114 leciono 1.5.
115
116
117
118~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
119 Leciono 1.5: REDAKTO DE TEKSTO - POSTALDONO
120
121
122 ** Premu A por postaldoni tekston. **
123
124 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->.
125 Ne gravas sur kiu signo estas la kursoro.
126
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100127 2. Premu majusklan A kaj tajpu la bezonatajn aldonojn.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000128
129 3. Post kiam la teksto estas aldonita, premu <ESK> por reiri al la normala
130 reĝimo.
131
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100132 4. Movu la kursoron al la dua linio markita per ---> kaj ripetu la
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000133 paŝojn 2 kaj 3 por korekti la frazon.
134
135---> Mankas teksto el ti
136 Mankas teksto el tiu linio.
137---> Mankas ankaŭ teks
138 Mankas ankaŭ teksto ĉi tie.
139
140 5 Kiam vi sentas vin komforta pri postaldono de teksto, moviĝu al la
141 leciono 1.6
142
143
144~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
145 Leciono 1.6: REDAKTI DOSIERON
146
147 ** Uzu :wq por konservi dosieron kaj eliri. **
148
149 !! RIMARKO: Antaŭ ol plenumi iun suban paŝon ajn, legu la tutan lecionon!!
150
151 1. Eliru el la instruilo kiel vi faris en la leciono 1.2: :q!
152
153 2. Ĉe la ŝelinvito, tajpu ĉi tiun komandon: vim tutor <Enenklavo>
154 'vim' estas la komando por lanĉi la redaktilon Vim, 'tutor' estas la
155 dosiernomo de la dosiero, kiun vi volas redakti. Uzu dosieron, kiu
156 ŝanĝeblas.
157
158 3. Enmetu kaj forviŝu tekston, kiel vi lernis en la antaŭaj lecionoj.
159
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100160 4. Konservu la dosieron kun ŝanĝoj kaj eliru el Vim per: :wq <Enenklavo>
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000161
162 5. Relanĉu la instruilon vimtutor kaj moviĝu suben al la sekvanta resumo.
163
164 6. Post kiam vi legis la suprajn paŝojn, kaj komprenis ilin: faru ilin.
165
166
167~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
168 Leciono 1 RESUMO
169
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100170
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000171 1. La kursoro moviĝas aŭ per la sagoklavoj, aŭ per la klavoj hjkl.
172 h (liven) j (suben) k (supren) l (dekstren)
173
174 2. Por lanĉi Vim el la ŝelinvito, tajpu: vim DOSIERNOMO <Enenklavo>
175
176 3. Por eliri el Vim, tajpu: <ESK> :q! <Enenklavo> por rezigni la ŝanĝojn
177
178 4. Por forviŝi la signojn ĉe la pozicio de la kursoro, tajpu: x
179
180 5. Por enmeti aŭ postaldoni tekston, tajpu:
181 i tajpu enmetendan tekston <ESK>
182 enmetas tekston antaŭ la kursoro
183
184 A tajpu la postaldonendan tekston <ESK>
185 postaldonas post la kursoro
186
187RIMARKO: Premo de <ESK> iras al la normala reĝimo, aŭ rezignas la
188 nedeziratan aŭ parte plenumita komando.
189
190Nun daŭrigu al la leciono 2.
191
192
193~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
194 Leciono 2.1: KOMANDOJ DE FORVIŜO
195
196
197 ** Tajpu dw por forviŝi vorton. **
198
199 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
200
201 2. Movu la kursoron al la linio markita per --->.
202
203 3. Movu la kursoron al la komenco de vorto, kiu forviŝendas.
204
205 4. Tajpu dw por forviŝi la vorton.
206
207 RIMARKO: La litero d aperos en la lasta linio sur la ekrano kiam vi
208 tajpas ĝin. Vim atendas ĝis kiam vi tajpas w . Se vi vidas
209 alian signon ol d vi tajpis ion mise; premu <ESK> kaj
210 rekomencu.
211
212---> Estas iuj vortoj kiuj Zamenhof ne devus esti akuzativo en ĉi tiu frazo.
213
214 5. Ripetu paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la frazo estas ĝusta kaj moviĝu al la
215 leciono 2.2.
216
217
218~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
219 Leciono 2.2: PLIAJ KOMANDOJ DE FORVIŜO
220
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100221
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000222 ** Tajpu d$ por forviŝi la finon de la linio. **
223
224 1. Premu <ESK> por certigi, ke vi estas en normala reĝimo.
225
226 2. Movu la kursoron sur la suban linion markita per --->.
227
228 3. Movu la kursoron ĉe la fino de la ĝusta linio (POST la unua . ).
229
230 4. Tajpu d$ por forivŝi ĝis la fino de la linio.
231
232---> Iu tajpis la finon de ĉi tiu linio dufoje. fino de ĉi tiu linio dufoje.
233
234
235 5. Moviĝu al la leciono 2.3 por kompreni kio okazas.
236
237
238
239~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
240 Leciono 2.3: PRI OPERATOROJ KAJ MOVOJ
241
242
243 Multaj komandoj, kiuj ŝanĝas la tekston, estas faritaj de operatoro kaj
244 movo. La formato de komando de forviŝo per la operatoro de forviŝo d
245 estas kiel sekvas:
246
247 d movo
248
249 Kie:
250 d - estas la operatoro de movo
251 movo - estas tio, pri kio la operatoro operacios (listigita sube)
252
253 Mallonga listo de movoj:
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100254 w - ĝis la komenco de la sekvanta vorto, krom ĝia unua signo.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000255 e - ĝis la fino de la nuna vorto, krom la lasta signo.
256 $ - ĝis la fino de la linio, krom la lasta signo.
257
258 Do tajpo de 'de' forviŝos ekde la kursoro ĝis la fino de la vorto.
259
260RIMARKO: Premo de nur la movo en Normala reĝimo sen operatoro movos
261 la kursoron kiel specifite.
262
263
264~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
265 Leciono 2.4: UZI NOMBRON POR MOVO
266
267 ** Tajpo de nombro antaŭ movo ripetas ĝin laŭfoje. **
268
269 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la suba linio markita per --->.
270
271 2. Tajpu 2w por movi la kursoron je du vortoj antaŭen.
272
273 3. Tajpu 3e por movi la kursoron ĉe la fino de la tria vorto antaŭen.
274
275 4. Tajpu 0 (nul) por moviĝi ĉe la komenco de la linio.
276
277
278 5. Ripetu paŝojn 2 ĝis 3 kun malsamaj nombroj.
279
280---> Tio estas nur linio kun vortoj, kie vi povas moviĝi.
281
282 6. Moviĝu al la leciono 2.5.
283
284
285~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
286 Leciono 2.5: UZI NOMBRON POR FORVIŜI PLI
287
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100288
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000289 ** Tajpo de nombro kun operatoro ripetas ĝin laŭfoje. **
290
291 En la kombinaĵo de la operatoro de forviŝo, kaj movo kiel menciita
292 ĉi-supre, eblas aldoni nombron antaŭ la movo por pli forviŝi:
293 d nombro movo
294
295 1. Movu la kursoron ĉe la unua MAJUSKLA vorto en la linio markita per --->.
296
297 2. Tajpu d2w por forviŝi la du MAJUSKLAJN vortojn
298
299 3. Ripetu paŝojn 1 ĝis 2 per malsama nombro por forviŝi la sinsekvajn
300 MAJUSKLAJN vortojn per unu komando
301
302---> Tiu AB CDE linio FGHI JK LMN OP de vortoj estas Q RS TUV purigita.
303
304
305~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
306 Leciono 2.6: OPERACII SUR LINIOJ
307
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100308
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000309 ** Tajpu dd por forviŝi tutan linion. **
310
311 Pro la ofteco de forviŝo de tuta linio, la verkisto de Vi decidis, ke
312 estus pli facile simple tajpi du d-ojn por forviŝi linion.
313
314 1. Movu la kursoron sur la duan linion en la suba frazo.
315 2. Tajpu dd por forviŝi la linion.
316 3. Nun moviĝu al la kvara linio.
317 4. Tajpu 2dd por forviŝi du liniojn.
318
319---> 1) Rozoj estas ruĝaj,
320---> 2) Ŝlimo estas amuza,
321---> 3) Violoj estas bluaj,
322---> 4) Mi havas aŭton,
323---> 5) Horloĝoj diras kioma horo estas,
324---> 6) Sukero estas dolĉa,
325---> 7) Kaj tiel vi estas.
326
327
328~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
329 Leciono 2.7: LA KOMANDO DE MALFARO
330
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100331
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000332 ** Premu u por malfari la lastajn komandojn, U por ripari la tutan linion. **
333
334 1. Movu la kursoron ĉe la suba linio markita per ---> kaj metu ĝin sur
335 la unuan eraron.
336 2. Tajpu x por forviŝi la unuan nedeziratan signon.
337 3. Nun tajpu u por malfari la lastan plenumitan komandon.
338 4. Ĉi-foje, riparu ĉiujn erarojn en la linio kaj ĝia originala stato.
339 5. Nun tajpu majusklan U por igi la linion al ĝia antaŭa stato.
340 6. Nun tajpu u kelkfoje por malfari la U kaj antaŭajn komandojn.
341 7. Nun tajpu CTRL-R (premante la CTRL klavon dum vi premas R) kelkfoje
342 por refari la komandojn (malfari la malfarojn).
343
344---> Koorektii la erarojn sur tiuu ĉi liniio kaj remettu illlin per malfaro.
345
346 8. Tiuj estas tre utilaj komandoj. Nun moviĝu al la leciono 2 RESUMO.
347
348
349~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
350 Leciono 2 RESUMO
351
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100352
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000353 1. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la sekvanta vorto, tajpu: dw
354 2. Por forviŝi ekde la kursoro ĝis la fino de la linio, tajpu: d$
355 3. Por forviŝi tutan linion, tajpu: dd
356
357 4. Por ripeti movon, antaŭmetu nombron: 2w
358 5. La formato de ŝanĝa komando estas:
359 operatoro [nombro] movo
360
361 kie:
362 operatoro - estas tio, kio farendas, kiel d por forviŝi
363 [nombro] - estas opcia nombro por ripeti la movon
364 movo - movas sur la teksto por operacii, kiel ekzemple w (vorto),
365 $ is fino de linio), ktp.
366
367 6. Por moviĝi al la komenco de la linio, uzu nul: 0
368
369 7. Por malfari antaŭajn agojn, tajpu: u (minuskla u)
370 Por malfari ĉiujn ŝanĝojn sur la linio, tajpu: U (majuskla U)
371 Por refari la malfarojn, tajpu: CTRL-R
372
373
374~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
375 Leciono 3.1 LA KOMANDO DE METO
376
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100377
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000378 ** Tajpu p por meti tekston forviŝitan antaŭe post la kursoro. **
379
380 1. Movu la kursoron ĉe la unua ---> suba linio.
381
382 2. Tajpu dd por forviŝi la linion kaj konservi ĝin ene de reĝistro de Vim.
383
384 3. Movu la kursoron ĉe la linio c), SUPER kie la forviŝita linio devus esti.
385
386 4. Tajpu p por meti la linion sub la kursoron.
387
388 5. Ripetu la paŝojn 2 ĝis 4 por meti ĉiujn liniojn en la ĝusta ordo.
389
390---> d) Ĉu ankaŭ vi povas lerni?
391---> b) Violoj estas bluaj,
392---> c) Inteligenteco lerneblas,
393---> a) Rozoj estas ruĝaj,
394
395
396~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
397 Leciono 3.2 LA KOMANDO DE ANSTATAŬIGO
398
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100399
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000400 ** Tajpu rx por anstataŭigi la signon ĉe la kursoro per x . **
401
402
403 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
404
405 2. Movu la kursoron ĝis la unua eraro.
406
407 3. Tajpu r kaj la signon, kiu devus esti tie.
408
409 4. Ripetu paŝojn 2 kaj 3 ĝis kiam la unua linio egalas la duan.
410
411---> Kiem tiu lanio estis tajpita, iu pramis la naĝuftajn klovojn!
412---> Kiam tiu linio estis tajpita, iu premis la neĝustajn klavojn!
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100413
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000414 5. Nun moviĝu al la leciono 3.3.
415
416Rimarko: Memoru, ke vi devus lerni per uzo, kaj ne per memorado.
417
418
419~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
420 Leciono 3.3 LA OPERATORO DE ŜANĜO
421
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100422
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000423 ** Por ŝanĝi ĝis la fino de la vorto, tajpu ce . **
424
425 1. Movu la kursoron ĉe la unua suba linio markita per --->.
426
427 2. Metu la kursoron sur la d en lduzw
428
429 3. Tajpu ce kaj la ĝustan vorton (en tiu ĉi kazo, tajpu inio ).
430
431 4. Premu <ESK> kaj moviĝu al la sekvanta signo, kiu bezonas ŝanĝon.
432
433 5. Ripetu la paŝojn 3 kaj 4 ĝis kiam la unua frazo egalas la duan.
434
435---> Tiu lduzw havas kelkajn vortojn, kiii bezas ŝanĝon per la ŝanĝooto.
436---> Tiu linio havas kelkajn vortojn, kiuj bezonas ŝanĝon per la ŝanĝoperatoro.
437
438
439~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
440 Leciono 3.4 PLIAJ ŜANĜOJ PER c
441
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100442
443 ** La operatoro de ŝanĝo uzeblas kun la sama movo kiel forviŝo. **
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000444
445 1. La operatoro de ŝanĝo funkcias sammaniere kiel forviŝo. La formato estas:
446
447 c [nombro] movo
448
449 2. La movoj estas samaj, kiel ekzemple w (vorto) kaj $ (fino de linio).
450
451 3. Moviĝu ĉe la unua suba linio markita per --->.
452
453 4. Movu la kursoron al la unua eraro.
454
455 5. Tajpu c$ kaj tajpu la reston de la linio kiel la dua kaj premu <ESK>.
456
457---> La fino de ĉi tiu linio bezonas helpon por igi ĝin same kiel la dua.
458---> La fino de ĉi tiu linio bezonas korektojn per uzo de la komando c$
459
460RIMARKO: Vi povas uzi la klavon Retropaŝo por korekti erarojn dum vi tajpas.
461
462
463~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
464 Leciono 3 RESUMO
465
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100466
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000467 1. Por remeti tekston, kiun vi ĵus forviŝis, tajpu p. Tio metas la
468 forviŝitan tekston POST la kursoro (se linio estis forviŝita, ĝi
469 iros en la linion sub la kursoro).
470
471 2. Por anstataŭigi la signon sub la kursoro, tajpu r kaj tiam la signon
472 kion vi deziras havi tie.
473
474 3. La operatoro de ŝanĝo ebligas al vi ŝanĝi ekde la kursoro, ĝis kie
475 la movo iras. Ekz. tajpu ce por ŝanĝi ekde la kursoro ĝis la fino
476 de la vorto, c$ por ŝanĝi ĝis la fino de la linio.
477
478 4. La formato de ŝanĝo estas:
479
480 c [nombro] movo
481
482Nun daŭrigu al la sekvanta leciono.
483
484
485~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
486 Leciono 4.1: POZICIO DE KURSORO KAJ STATO DE DOSIERO
487
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100488
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000489 ** Tajpu CTRL-G por montri vian pozicion en la dosiero kaj la dosierstaton.
490 Tajpu G por moviĝi al linio en la dosiero. **
491
492 RIMARKO: Legu la tutan lecionon antaŭ ol plenumi iun paŝon ajn!!
493
494 1. Premu la klavon Ctrl kaj premu g . Oni nomas tion CTRL-G.
495 Mesaĝo aperos ĉe la suba parto de la paĝo kun la dosiernomo kaj la
496 pozicio en la dosiero. Memoru la numeron de la linio por paŝo 3.
497
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100498 RIMARKO: Vi eble vidas la pozicion de la kursoro ĉe la suba dekstra
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000499 angulo de la ekrano. Tio okazas kiam la agordo 'ruler' estas
500 ŝaltita (vidu :help 'ruler')
501
502 2. Premu G por moviĝi ĉe la subo de la dosiero.
503 Tajpu gg por moviĝi ĉe la komenco de la dosiero.
504
505 3. Tajpu la numeron de la linio kie vi estis kaj poste G . Tio removos
506 vin al la linio, kie vi estis kiam vi unue premis CTRL-G.
507
508 4. Se vi sentas vin komforta, plenumu paŝojn 1 ĝis 3.
509
510
511~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
512 Leciono 4.2 LA KOMANDO DE SERĈO
513
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100514
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000515 ** Tajpu / kaj poste frazon por serĉi la frazon. **
516
517 1. En normala reĝimo, tajpu la / signon. Rimarku, ke ĝi kaj la kursoro
518 aperas ĉe la suba parto de la ekrano kiel por la : komando.
519
520 2. Nun tajpu 'errarro' <Enenklavo>.
521 Tio estas la vorto, kion vi volas serĉi.
522
523 3. Por serĉi la saman frazon denove, simple tajpu n .
524 Por serĉi la saman frazon denove en la retrodirekto, tajpu N .
525
526 4. Por serĉi frazon en la retrodirekto, uzu ? anstataŭ / .
527
528 5. Por reiri tien, el kie vi venis, premu CTRL-O (Premu Ctrl kaj o
529 literon o). Ripetu por pli retroiri. CTRL-I iras antaŭen.
530
531---> "errarro" ne estas maniero por literumi eraro; errarro estas eraro.
532
533RIMARKO: Kiam la serĉo atingas la finon de la dosiero, ĝi daŭras ĉe la
534 komenco, krom se la agordo 'wrapscan' estas malŝaltita.
535
536
537~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
538 Leciono 4.3 SERĈO DE KONGRUAJ KRAMPOJ
539
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100540
541 ** Tajpu % por trovi kongruan ), ] aŭ } **
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000542
543 1. Poziciu la kursoron sur iun (, [ aŭ { en la linio markita per --->.
544
545 2. Nun tajpu la % signon.
546
547 3. La kursoro moviĝas al la kongrua krampo.
548
549 4. Tajpu % por movi la kursoron al la alia kongrua krampo.
550
551 5. Movu la kursoron al la alia (, ), [, ], {, } kaj observu tion,
552 kion % faras.
553
554---> Ĉi tiu ( estas testa linio kun (-oj, [-oj, ]-oj kaj {-oj, }-oj en ĝi. ))
555
556
557~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
558 Leciono 4.4 LA KOMANDO DE ANSTATAŭIGO
559
560
561 ** Tajpu :s/malnova/nova/g por anstataŭigi 'nova' per 'malnova'. **
562
563 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
564
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100565 2. Tajpu :s/laa/la <Enenklavo> . Rimarku, ke la komando ŝanĝas nur la
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000566 unuan okazaĵon de "laa" en la linio.
567
568 3. Nun tajpu :s/laa/la/g . Aldono de g opcio signifas mallokan
569 anstataŭigon en la linio. Ĝi ŝanĝas ĉiujn okazaĵojn de "laa" en la
570 linio.
571
572---> laa plej bona tempo por vidi florojn estas en laa printempo.
573
574 4. Por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn de iu ĉena signo inter du linioj,
575 tajpu :#,#s/malnova/nova/g kie #,# estas la numeroj de linioj de la
576 intervalo de la linioj kie la anstataŭigo
577 okazos.
578 Tajpu :%s/malnova/nova/g por ŝanĝi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
579 dosiero.
580 Tajpu :s/malnova/nova/gc por trovi ĉiujn okazaĵojn en la tuta
581 dosiero, kun invitilo ĉu anstataŭigi
582 aŭ ne.
583
584
585~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
586 Leciono 4 RESUMO
587
588 1. CTRL-G vidigas vian pozicion en la dosiero kaj la staton de la dosiero.
589 G movas la kursoron al la fino de la dosiero.
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100590 numero G movas la kursoron al numero de tiu linio.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000591 gg movas la kursoron al la unua linio.
592
593 2. Tajpo de / kaj frazon serĉas la frazon antaŭen.
594 Tajpo de ? kaj frazon serĉas la frazon malantaŭen.
595 Post serĉo, tajpu n por trovi la sekvantan okazaĵon en la sama direkto aŭ
596 N por serĉi en la mala direkto.
597 CTRL-O movas vin al la antaŭaj pozicioj, CTRL-I al la novaj pozicioj.
598
599 3. Tajpo de % kiam la kursoro estas sur (,),[,],{ aŭ } moviĝas al ĝia
600 kongruo.
601
602 4. Por anstataŭigi 'nova' en la unua 'malnova' en linio :s/malnova/nova
603 Por anstataŭigi 'nova' en ĉiuj 'malnova'-oj en linio :s/malnova/nova/g
604 Por anstataŭigi frazon inter du #-aj linioj :#,#s/malnova/nova/g
605 Por anstataŭigi ĉiujn okazaĵojn en la dosiero :%s/malnova/nova/g
606 Por demandi konfirmon ĉiu-foje, aldonu 'c' :%s/malnova/nova/gc
607
608
609~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
610 Leciono 5.1 KIEL PLENUMI EKSTERAN KOMANDON
611
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100612
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000613 ** Tajpu :! sekvata de ekstera komando por plenumi la komandon. **
614
615 1. Tajpu la konatan komandon : por pozicii la kursoron ĉe la suba parto
616 de la ekrano. Tio ebligas tajpadon de komando en komanda linio.
617
618 2. Nun tajpu la ! (krisigno) signon. Tio ebligas al vi plenumi iun
619 eksteran ŝelan komandon ajn.
620
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100621 3. Ekzemple, tajpu ls post ! kaj tajpu <Enenklavo>. Tio listigos la
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000622 enhavon de la dosierujo, same kiel se vi estis en ŝela invito.
623 Aŭ uzu :!dir se ls ne funkcias.
624
625RIMARKO: Eblas plenumi iun eksteran komandon ajn tiamaniere, ankaŭ kun
626 argumentoj.
627
628RIMARKO: Ĉiuj : komandoj devas finiĝi per tajpo de <Enenklavo>
629 Ekde nun, ni ne plu mencios tion.
630
631
632~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
633 Leciono 5.2 PLI PRI KONSERVO DE DOSIERO
634
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100635
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000636 ** Por konservi la faritajn ŝanĝojn en la teksto, tajpu :w DOSIERNOMO. **
637
638 1. Tajpu !dir aŭ !ls por akiri liston de via dosierujo.
639 Vi jam scias, ke vi devas tajpi <Enenklavo> post tio.
640
641 2. Elektu dosieron, kiu ne jam ekzistas, kiel ekzemple TESTO.
642
643 3. Nun tajpu: :w TESTO (kie TESTO estas la elektita dosiernomo)
644
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100645 4. Tio konservas la tutan dosieron (instruilon de Vim) kun la nomo TESTO.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000646 Por kontroli tion, tajpu :!dir aŭ !ls denove por vidigi vian
647 dosierujon.
648
649RIMARKO: Se vi volus eliri el Vim kaj restartigi ĝin denove per vim TESTO,
650 la dosiero estus precize same kiel kopio de la instruilo kiam vi
651 konservis ĝin.
652
653 5. Nun forviŝu la dosieron tajpante (MS-DOS): :!del TESTO
654 aŭ (UNIKSO): :!rm TESTO
655
656
657~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
658 Leciono 5.3 APARTIGI KONSERVENDAN TESTON
659
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100660
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000661 ** Por konservi parton de la dosiero, tajpu v movo :w DOSIERNOMO **
662
663 1. Movu la kursoron al tiu linio.
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100664
665 2. Premu v kaj movu la kursoron al la kvina suba ero. Rimarku, ke la
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000666 teksto emfaziĝas.
667
668 3. Premu la : signon. Ĉe la fino de la ekrano :'<,'> aperos.
669
670 4. Tajpu w TESTO , kie TESTO estas dosiernomo, kiu ne jam ekzistas.
671 Kontrolu, ke vi vidas :'<,'>w TESTO antaŭ premi <Enenklavo>.
672
673 5. Vim konservos la apartigitajn liniojn al la dosiero TESTO. Uzu :dir
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100674 aŭ :!ls por vidigi ĝin. Ne forviŝu ĝin. Ni uzos ĝin en la sekvanta
675 leciono.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000676
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100677RIMARKO: Premo de v komencas Viduman apartigon. Vi povas movi la kursoron
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000678 por pligrandigi aŭ malpligrandigi la apartigon. Tiam vi povas uzi
679 operatoron por plenumi ion kun la teksto. Ekzemple, d forviŝas
680 la tekston.
681
682
683~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
684 Leciono 5.4 AKIRI KAJ KUNFANDI DOSIEROJN
685
686
687 ** Por enmeti la enhavon de dosiero, tajpu :r DOSIERNOMON **
688
689 1. Movu la kursoron ĵus super ĉi tiu linio.
690
691RIMARKO: Post plenumo de paŝo 2, vi vidos tekston el la leciono 5.3. Tiam
692 moviĝu SUBEN por vidi tiun lecionon denove.
693
694 2. Nun akiru vian dosieron TESTO uzante la komandon :r TESTO kie TESTO
695 estas la nomo de la dosiero, kiun vi uzis.
696 La dosiero, kion vi akiras, estas metita sub la linio de la kursoro.
697
698 3. Por kontroli, ĉu la dosiero akiriĝis, retromovu la kursoron kaj rimarku,
699 ke estas nun du kopioj de la leciono 5.3, la originala kaj la versio mem
700 de la dosiero.
701
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100702RIMARKO: Vi nun povas legi la eliron de ekstera komando. Ekzemple,
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000703 :r !ls legas la eliron de la komando ls kaj metas ĝin sub la
704 kursoron.
705
706
707~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
708 Leciono 5 RESUMO
709
710
711 1. :!komando plenumas eksteran komandon.
712
713 Iuj utilaj ekzemploj estas:
714 (MS-DOS) (UNIKSO)
715 :!dir :!ls - listigas dosierujon
716 :!del DOSIERNOMO :!rm DOSIERNOMO - forviŝas la dosieron DOSIERNOMO
717
718 2. :w DOSIERNOMO konservas la nunan dosieron de Vim al disko kun la
719 nomo DOSIERNOMO.
720
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100721 3. v movo :w DOSIERNOMO konservas la Viduman apartigon de linioj en
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000722 dosiero DOSIERNOMO.
723
724 4. :r DOSIERNOMO akiras la dosieron DOSIERNOMO el la disko kaj metas
725 ĝin sub la pozicion de la kursoro.
726
727 5. :r !dir legas la eligon de la komando dir kaj metas ĝin sub la
728 pozicion de la kursoro.
729
730
731~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
732 Leciono 6.1 LA KOMANDO DE MALFERMO
733
734
735 ** Tajpu o por malfermi linion sub la kursoro kaj eniri Enmetan reĝimon. **
736
737 1. Movu la kursoron al la suba linio markita per --->.
738
739 2. Tajpu la minusklan literon o por malfermi linion SUB la kursoro kaj
740 eniri la Enmetan reĝimon.
741
742 3. Nun tajpu tekston kaj premu <ESK> por eliri la Enmetan reĝimon.
743
744---> Post tajpo de o la kursoro moviĝas al la malfermata linio en
745 Enmeta reĝimo.
746
747 4. Por malfermi linion SUPER la kursoro, nur tajpu majusklan O ,
748 anstataŭ minusklan o. Provu tion per la suba linio.
749
750---> Malfermu linion SUPER tiu tajpante O dum la kursoro estas sur tiu linio.
751
752
753~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
754 Leciono 6.2 LA KOMANDO DE POSTALDONO
755
756
757 ** Tajpu a por enmeti POST la kursoro. **
758
759 1. Movu la kursoron ĉe la komenco de la linio markita per --->.
760
761 2. Premu e ĝis kiam la kursoro estas ĉe la fino de li.
762
763 3. Tajpu a (minuskle) por aldoni tekston POST la kursoro.
764
765 4. Kompletigu la vorton same kiel la linio sub ĝi. Premu <ESK> por
766 eliri la Enmetan reĝimon.
767
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100768 5. Uzu e por moviĝi al la sekvanta nekompleta vorto kaj ripetu
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000769 paŝojn 3 kaj 4.
770
771---> Ĉi tiu lin ebligos vin ekz vin postal tekston al linio.
772---> Ĉi tiu linio ebligos vin ekzerci vin postaldoni tekston al linio.
773
774RIMARKO: Ĉiu a, i kaj A iras al la sama Enmeta reĝimo, la nura malsamo
775 estas tie, kie la signoj estas enmetitaj.
776
777
778~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
779 Leciono 6.3 ALIA MANIERO POR ANSTATAŬIGI
780
781
782 ** Tajpu majusklan R por anstataŭigi pli ol unu signo. **
783
784 1. Movu la kursoron al la unua suba linio markita per --->. Movu la
785 kursoron al la komenco de la unua xxx .
786
787 2. Nun premu R kaj tajpu la nombron sub ĝi en la dua linio, por ke ĝi
788 anstataŭigu la xxx .
789
790 3. Premu <ESK> por foriri la Anstataŭigan reĝimon. Rimarku, ke la cetera
791 parto de la linio restas neŝanĝata.
792
793 4. Ripetu la paŝojn por anstataŭigi la restantajn xxx.
794
795---> Aldono de 123 al xxx donas al vi xxx.
796---> Aldono de 123 al 456 donas al vi 579.
797
798RIMARKO: Anstataŭiga reĝimo estas same kiel Enmeta reĝimo, sed ĉiu signo
799 tajpita forviŝas ekzistan signon.
800
801
802~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
803 Leciono 6.4 KOPII KAJ ALGLUI TEKSTON
804
805
806 ** Uzu la y operatoron por kopii tekston, kaj p por alglui ĝin **
807
808
809 1. Iru al la linio markita per ---> sube kaj poziciu la kursoron post "a)".
810
811 2. Komencu la Viduman reĝimon per v kaj movu la kursoron ĵus antaŭ "unua".
812
813 3. Tajpu y por kopii la emfazitan tekston.
814
815 4. Movu la kursoron ĉe la fino de la linio: j$
816
817 5. Tajpu p por alglui la tekston. Tiam tajpu: a dua <ESK> .
818
819 6. Uzu Viduman reĝimon por apartigi " ero.", kopiu ĝin per y , moviĝu
820 ĉe la fino de la sekvanta linio per j$ kaj algluu la tekston tie
821 per p .
822
823---> a) tio estas la unua ero.
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100824 b)
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000825
826RIMARKO: vi povas ankaŭ uzi y kiel operatoro; yw kopias unu vorton.
827
828
829~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
830 Leciono 6.5 AGORDI OPCION
831
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100832
833 ** Agordu opcion por ke serĉo aŭ anstataŭigo ignoru usklecon **
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000834
835 1. Serĉu 'ignori' per tajpo de /ignori <Enenklavo>
836 Ripetu plurfoje premante n .
837
838 2. Ŝaltu la opcion 'ic' (ignori usklecon) per: :set ic
839
840 3. Nun serĉu 'ignori' denove premante n
841 Rimarku, ke Ignori kaj IGNORI estas nun troveblas.
842
843 4. Ŝaltu la opciojn 'hlsearch' kaj 'incsearch': :set hls is
844
845 5. Nun retajpu la serĉan komandon kaj vidu kio okazas: /ignore <Enenklavo>
846
847 6. Por malŝalti ignoron de uskleco: :set noic
848
849RIMARKO: Por forigi emfazon de kongruo, tajpu: :nohlsearch
850RIMARKO: Se vi deziras ignori usklecon por nur unu serĉa komando, uzu \c
851 en la frazo: /ignore\c <Enenklavo>
852
853
854~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
855 Leciono 6 RESUMO
856
857 1. Tajpu o por malfermi linion SUB la kursoro kaj eki en Enmeta reĝimo.
858 1. Tajpu O por malfermi linion SUPER la kursoro.
859
860 2. Tajpu a por enmeti tekston POST la kursoro.
861 Tajpu A por enmeti tekston post la fino de la linio.
862
863 3. La e komando movas la kursoron al la fino de vorto.
864
865 4. la y operatoro kopias tekston, p algluas ĝin.
866
867 5. Tajpo de majuskla R eniras la Anstataŭigan reĝimon ĝis kiam
868 <ESK> estas premita.
869
870 6. Tajpo de ":set xxx" ŝaltas la opcion "xxx". Iuj opcioj estas:
871 'ic' 'ignorecase' ignori usklecon dum serĉo
872 'is' 'incsearch' montru partan kongruon dum serĉo
873 'hls' 'hlsearch' emfazas ĉiujn kongruajn frazojn
874 Vi povas uzi aŭ la longan, aŭ la mallongan nomon de opcio.
875
876 7. Antaŭaldonu "no" por malŝalti la opcion: :set noic
877
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100878
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000879~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
880 Leciono 7.1 AKIRI HELPON
881
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100882
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000883 ** Uzu la helpan sistemon **
884
885 Vim havas ampleksan helpan sistemon. Por komenciĝi, provu unu el la tiuj
886 tri:
887 - premu la klavon <HELPO> (se vi havas ĝin)
888 - premu la klavon <F1> (se vi havas ĝin)
889 - tajpu :help <Enenklavo>
890
891 Legu la tekston en la helpfenestro por trovi kiel helpo funkcias.
892 Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti de unu fenestro al la alia.
893 Tajpu :q <Enenklavo> por fermi la helpan fenestron.
894
895 Vi povas trovi helpon pri io ajn aldonante argumenton al la komando
896 ":help". Provu tiujn (ne forgesu premi <Enenklavo>):
897
898 :help w
899 :help c_CTRL-D
900 :help insert-index
901 :help user-manual
902
903
904~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
905 Leciono 7.2 KREI STARTAN SKRIPTON
906
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000907
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100908 ** Ebligu kapablojn de Vim **
909
910 Vim havas multe pli da kapabloj ol Vi, sed la plej multaj estas defaŭlte
911 malŝaltitaj. Por ekuzi la kapablojn, vi devas krei dosieron "vimrc.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000912
913 1. Ekredaktu la dosieron "vimrc". Tio dependas de via sistemo:
914 :e ~/.vimrc por Unikso
915 :e $VIM/_vimrc por MS-Vindozo
916
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100917 2. Nun legu la enhavon de la ekzempla "vimrc"
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000918 :r $VIMRUNTIME/vimrc_example.vim
919
920 3. Konservu la dosieron per:
921 :w
922
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100923 La sekvantan fojon, kiam vi lanĉas Vim, ĝi uzos sintaksan emfazon.
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000924 Vi povas aldoni ĉiujn viajn preferatajn agordojn al tiu dosiero "vimrc".
925 Por pli da informoj, tajpu :help vimrc-intro
926
927
928~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
929 Leciono 7.3 KOMPLETIGO
930
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100931
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000932 ** Kompletigo de komanda linio per CTRL-D kaj <TAB> **
933
934 1. Certigu ke Vim estas en kongrua reĝimo: :set nocp
935
936 2. Rigardu tiujn dosierojn, kiuj ekzistas en la dosierujo: :!ls aŭ :!dir
937
938 3. Tajpu la komencon de komando: :e
939
940 4. Premu CTRL-D kaj Vim montros liston de komandoj, kiuj komencas per "e".
941
942 5. Premu <TAB> kaj Vim kompletigos la nomon de la komando al ":edit".
943
944 6. Nun aldonu spaceton kaj la komencon de ekzistanta nomo: :edit DOSI
945
946 7. Premu <TAB>. Vim kompletigos la nomon (se ĝi estas unika)
947
948RIMARKO: Kompletigo funkcias por multaj komandoj. Nur provu premi CTRL-D kaj
949 <TAB>. Estas aparte utila por :help .
950
951~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
952 Leciono 7 RESUMO
953
954
955 1. Tajpu :help aŭ premu <F1> aŭ <Helpo> por malfermi helpan fenestron.
956
957 2. Tajpu :help kmd por trovi helpon pri kmd.
958
959 3. Tajpu CTRL-W CTRL-W por salti al alia fenestro.
960
961 4. Tajpu :q to fermi la helpan fenestron.
962
963 5. Kreu komencan skripton vimrc por konservi viajn agordojn.
964
965 6. Kiam vi tajpas : komandon, premu CTRL-D por vidi ĉiujn kompleteblojn.
966 Premu <TAB> por uzi unu kompletigon.
967
968
969~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
970
971 Tio konkludas la instruilon de Vim. Ĝi celis doni mallongan superrigardon
972 de la redaktilo Vim, nur tio kio sufiĉas por ebligi al vi facilan uzon de
973 la redaktilo. Estas nepre nekompleta, ĉar Vim havas multajn multajn pliajn
974 komandojn. Legu la manlibron: ":help user-manual".
975
976 Tiu instruilo estis verkita de Michael C. Pierce kaj Robert K. Ware,
977 el la Koloradia Lernejo de Minejoj (Colorado School of Mines) uzante
978 ideojn provizitajn de Charles Smith el la Stata Universitato de Koloradio
979 (Colorado State University)
980
981 Retpoŝto: bware@mines.colorado.edu.
982
983 Modifita por Vim de Bram Moolenaar.
984
985 Tradukita en Esperanto de Dominique Pellé, 2008-04-01
986 Retpoŝto: dominique.pelle@gmail.com
Bram Moolenaar5c736222010-01-06 20:54:52 +0100987 Lasta ŝanĝo: 2009-02-01
Bram Moolenaar864207d2008-06-24 22:14:38 +0000988
989~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~